Gerda malaperis :

25.4. Ekzercoj

Temps moyen estimé : 90 minutes

Nova mistero!

KARA KAJ ESTIMATA LEGINTO,

Vi legis ĉi tiun aventuron ĝis la fino. Sendube vi estas kontenta, ke ĉio finiĝis bone. Sed ĉu vi rimarkis, ke en la rakonto grava kontraŭdiro troviĝas? Alivorte, en unu loko la aŭtoro diras ion, kaj en alia li diras la kontraŭon. Vi ne rimarkis, ĉu vere? Bedaŭrinde! Nun vi devos relegi la tutan tekston por trovi, pri kio temas. Legu atente, kaj se post unu legado vi ne trovis, relegu duan fojon, trian fojon, ktp. Certe vi fine trovos. Kaj se ne, nu, la vortoj kaj esprimmanieroj de Esperanto pli bone metiĝos en vian kapeton…

EXERCICE :

Pour obtenir une lettre accentuée, il suffit de taper la lettre suivie d’un x : en tapant cx, sx, ux... vous obtiendrez ĉ, ŝ, ŭ...

Cet exercice ne peut pas être corrigé automatiquement. Votre correcteur vous donnera des explications sur les réponses que vous aurez données.

1. Ĉu vi konas la respondon ?

Demandoj, sed ne ekzercoj

EXERCICE : Respondu libere

Ĉar tiu ĉi estas la lasta ĉapitro de la GERDA-kurso, ne estas demandoj pri la teksto, kaj ne estas ekzercoj. En ilia loko estas demandoj pri la tuta kurso, pri via opinio pri la kurso. Mi esperas, ke vi zorge respondos ilin, ĉar viaj respondoj helpos nin plibonigi la kurson.
Respondu per multegaj vortoj!

Pour obtenir une lettre accentuée, il suffit de taper la lettre suivie d’un x : en tapant cx, sx, ux... vous obtiendrez ĉ, ŝ, ŭ...

Cet exercice ne peut pas être corrigé automatiquement. Votre correcteur vous donnera des explications sur les réponses que vous aurez données.

2. Kiom da Esperanto vi jam sciis, kiam vi komencis la GERDA-kurson? Kiel vi lernis Esperanton antaŭe?

3. Ĉu la GERDA-kurso estis por vi utila? Ĉu vi sukcesis multe lerni per ĝi? Ĉu vi ĝuis ĝin?

4. Ĉu vi pensas, ke la teksto uzita (la rakonto Gerda malaperis!) estis bone elektita? Ĉu ĝia lingvaĵo estas tro simpla? Ĉu la rakonto estas tro stulta, infaneca aŭ malinteresa?

5. Ĉu la demandoj pri la teksto estis utilaj? Ĉu eble estus pli bone havi nur ekzercojn post ĉiu ĉapitro, sen demandoj? Ĉu la demandoj estu malpli simplaj, por ke oni povu respondi ilin per pli da vortoj?

6. Ĉu la ekzercoj estis utilaj? Ĉu la vortaro-ekzercoj, en kiuj oni devas parigi vortojn kaj difinojn, estis utilaj? Kiuj estis la plej utilaj ekzercoj, kaj kiuj estis la malplej utilaj? Ĉu vi povas proponi aliajn specojn de ekzercoj?

7. Ĉu la vortlisto estis sufiĉe bona? Ĉu ĝi enhavu pli da gramatikaj klarigoj, aŭ pli da ekzemploj? Ĉu ĝi estu havebla en aliaj lingvoj? Ĉu eble vi eĉ povus helpi traduki ĝin al alia lingvo?

8. Ĉu vi uzis aŭ havas iujn aliajn lernilojn, ekzemple vortaron aŭ lernolibron pri Esperanto? Kiujn?

9. Ĉu vi volas plulerni Esperanton? Kiel? Ĉu kurso simila al la GERDA-kurso, sed kun bonaj literaturaj tekstoj anstataŭ la GERDA-rakonto, estus utila por vi? Ĉu vi preferus simple trastudi iun libron en Esperanto? Ĉu vi volus trastudi libron diskutante ĝin kun iu? Ĉu vi volas lerni pli pri la historio kaj celoj de la Esperanto-Movado?