Gerda malaperis :

17.2. Klarigoj

Temps moyen estimé : 9 minutes

-ano : membre d'un groupe ; habitant

urbo : ville → urbano : citadin

Parizo : Paris → parizano : parisien

polico : police → policano : membre des forces de police ; policisto : policier

lando : pays → samlandano : compatriote

ge : des deux sexes sans distinction

frato : frère → gefratoj : frères et sœurs

patro : père → gepatroj : parents

sinjoro X (ikso) : M. X → gesinjoroj X : M. et Mme X

épouser, se marier

Jozefo edziĝis : Joseph s'est marié (litt. «est devenu mari»)

Marta edziniĝis : Martha s'est mariée (litt. «est devenue épouse»)

Jozefo kaj Marta geedziĝis : Joseph et Martha se sont mariés (litt. «sont devenus mari et femme»)

Ankoraŭ kelkaj vortoj pri la lingvo

Jen ankoraŭ kelkaj vortoj, kiujn ni uzos por paroli pri la lingvo.

Grupon de vortoj kun verbo en la centro oni nomas frazo. Jen ekzemplo: Linda rigardas la blondulon.

Frazo normale havas subjekton. La subjekto estas tio, kio faras la agadon de la verbo. En tiu ĉi frazo Linda estas la subjekto.

Frazo ofte havas objekton. La objekto estas tio, al kio la agado de la verbo estas farata. En ĉi tiu frazo la objekto estas la blondulon.

Oni montras la objekton aŭ per prepozicio (Linda rigardas al la blondulo) aŭ per la finaĵo -n. Tiun finaĵon -n oni nomas akuzativo. Kiel vi jam lernis, oni uzas akuzativon ne nur por montri la objekton en frazo, sed ankaŭ por aliaj aferoj.

Jam en la oka ĉapitro vi lernis pri la pronomo si.

La pronomo si estas la refleksiva pronomo de Esperanto. Esprimoj uzantaj ĝin estas refleksivoj.

Kiel vi jam scias, si resendas al la subjekto.

Ekzemple: Linda vidas sin. signifas: Linda vidas Lindan.

Oni devas scii, ke si resendas al la plej proksima subjekto. Normale tio estas la subjekto de la plej malgranda frazo (aŭ subfrazo), en kiu ĝi aperas. Do en la frazo: Tom scias, ke Linda vidas sin.

si resendas al Linda (la subjekto de vidas), ne al Tom (la subjekto de scias).

Pro tio, si neniam povas esti mem la subjekto aŭ parto de la subjekto de iu verbo. Ekzemple, jena frazo estus tute neebla, se oni enmetus la vorton sia:

Linda pensas, ke ___ opinio estas prava.

En tiu frazo sia devus resendi al la subjekto de estas, kiu estas… sia opinio. Neeble!

En ĉi tiu ĉapitro estas pli malfacila ekzerco pri refleksivoj.

per, por, pri, pro

Nun vi scias kvar vortojn, kiuj aspektas simile: per, por, pri, pro.

  • per montras ilon: Mi venis per aŭto.
  • por montras celon: Mi aĉetis kafon por vi (por trinki). (celo = tio, kion oni volas havi aŭ fari.)
  • pri montras temon: Mi parolis/lernis pri historio.
  • pro montras kialon: Ŝi ŝatas lin pro liaj blondaj haroj.