11.5. Lasu min…
Temps moyen estimé : 15 minutes
Malkontentas la mekanikisto
Mi miras, ke li ne dankis min. Estis tamen granda servo, kiun mi faris
al li. Mi helpis, ĉu ne? Mi nenion misfaris, mi nenion fuŝis, mi
nenion malbonigis. Nur okazis tio, ke mi malsukcesis.
Kion vi volas? Mi ne povas fari mirindaĵojn. Mi estas homo, sinjoro,
simpla homo, kiu perlaboras la vivon[1] laborante per siaj manoj. Kaj
per sia kapo. Jes, la kapo, ĉar oni devas kompreni, kio misfunkcias.
Nu, mi komprenis. Li tute fuŝis sian motoron. Ne mirige, kun tia
maniero ekrapidi, kaj subite ekmalrapidi, kaj ree eĉ pli subite
rerapidi. Tiuj motoroj estas malfortaj.
Li do ne diru, ke mi ne helpis, ĉar mi helpis. Aŭ almenaŭ mi
provis. Se motoro estas tute fuŝita, ĝi ne estas riparebla tujtuj.
Ĉiam la sama afero: ili ne povas atendi. Sed li ne diris eĉ etan,
eĉ apenaŭ aŭdeblan «dankon!». Li eĉ ne danketis.
Senkora homo!
Vere ne helpinda.
Kion ajn oni faras, li ne dankas. Eĉ misparolante, eĉ fuŝe, li
povus esprimi sian dankon, eĉ per la mano, eĉ per la kapo. Kiel ajn
li volas. Per la piedoj eĉ, se li preferas. Aŭ per la haroj. Kiel
ajn li deziras. Nur li danku.
Konsentite, la afero ne estas finita, la servo ne estas finfarita. Sed
la mesaĝo estas dirita: «Vi fuŝis vian aŭton, sinjoro, mi faros
tion, kio eblas, ne pli, ĉar mi estas nur homo».
Mi ne speciale volas, ke li longe paroladu. Mi ne deziras, ke li
dankadu min dum tagoj kaj tagoj, ke li esprimadu siajn dankojn ĉiam
kaj ĉiam, ĝis mia vivo estos finita. Nur kelkaj dankvortoj, kaj mi
estus kontenta. Tamen ne estas malfacile. Ekzistas homoj, kiuj
dankegas vin, ĉar tute malgranda servo estas al ili farita. Eta
helpo, kaj jen venas longa danka deklarado. Kvazaŭ dank' al vi[2] ili
vivus plu, eĉ se vi faris nenion, aŭ almenaŭ nenion gravan.
Sed tiu ĉi simple ne dankis. Eĉ ne unu vorto. Mi ne havis la tempon
rigardi, kio okazas al li, jam la pordo estis fermita, jam li estis
for. Tiel foriri sendanke... ĉu vi imagas? Mi ne ŝatas tian
manieron agi. Kvazaŭ la aliaj ne ekzistus, kvazaŭ ni ne indus
kelkajn vortojn de danko. Vere, li estas malbonmaniera homo.
Lia motoro estas fuŝita. Kion li faris per tiu aŭto, mi iom povas
imagi. Tute ne estas nature, ke la motoro tiamaniere fuŝiĝis, se li
agis normale. Ofte oni sin demandas, kion la homoj faras per siaj
veturiloj. Nu, mi faris, kion mi povis. Mi longe rigardadis la
motoron, provis ĉu tion, ĉu tion ĉi, ĉu tion alian, rebonigis
kelkajn aferetojn, kiuj misfunkciis, remetis unu novan pecon. La tutan
farindan laboron mi faris.
Sed superhomaĵojn mi ne povas fari. Se li fuŝis sian motoron tiel
grave, kion mi faru? Ĉiam estas la sama afero. Ili aŭtas kiel
malsaĝuloj, kvazaŭ ili tute perdis la kapon[3], jes kiel senkapaj
knabegoj ili irigas sian veturilon, kaj poste ili miras, ke post
kelkaj tagoj ĝi ankoraŭ ne estas riparita.
Tiuj motoroj ne estas tre serioze faritaj. Almenaŭ oni estu afabla
kun ili. Se ne, ili facile fuŝiĝas.
Nu, se mi devas remeti tutan novan motoron, ne mirinde, ke li kelktage
atendu. Mi parolis tute afable al li, ne eldiris eĉ plej etan
malbelan vorton, kaj tamen mi povus, se konsideri tian nekredeblan
manieron fuŝi belan novan veturileton.
Ne mi faris, ke lia aŭto ne plu funkcias. Sed mi laboris super ĝi,
restis longan tempon en la laborejo ĉe tiu fuŝita motoro. Sed ĉar
la aŭto ne estas jam plene riparita, tiu sinjoro senigas min de la
simpla, unuvorta danko, kiun mi devus aŭdi.
Por tiaj homoj ni laboras! La vivo vere ne estas facila. Kontentigi
la homojn niaepoke ne plu eblas. Mi tion diras al vi, sinjoro, ĉar
almenaŭ vi ŝajnas komprenema. Tia agmaniero tute senigas min de la
emo labori.
NOTOJ :
- Perlabori la vivon : ekhavi, per sia laboro, tion, kion oni devas
havi por vivi.
- Dank' al vi, danke al vi : pro via dankinda helpo.
- Perdi la kapon : ekmispensi, ekpensi fuŝe, perdi la povon ĝuste pensi.